Mi estas Vasil,
Mi estas ano de la greka minoritato en Turkujo. Mi naskiĝis kaj loĝas en Istanbulo, Turkujo.
Mi laboris kiel komputila programisto dum pli ol 20 jaroj en gravaj bankoj de Turkujo. Mi emeritiĝis en la jaro 2006 laŭ iu malnova labor-leĝo kiam mi estis 46 !
Mi konatiĝis kaj eklernis Esperanton en julio 2012 en la retejo de "Lernu!". Mi bedaŭras pri mia malfrua lernado de Esperanto.
Mi tradukis la faman lernolibron de Stano Marĉek "Esperanto per rekta metodo" al la Turka lingvo.
Nuntempe mi gvidas bazan Esperanto-kurson kiam ajn mi trovas lernantojn.
Mi ankaŭ preparas kaj redaktas la revueton Turka Stelo ekde januaro 2016. Por senpaga abono sendu al mi vian retpoŝt adreson. La malnovajn numerojn vi povas trovi en :
https://esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/
Mi kunlaboris kun Renato Corsetti kaj Hirotaka Masaaki (Vastalto) por la libro "Poezia Antologio de Nazim Hikmet Ran" (fama turka poeto). La libro eldoniĝos baldaŭ, antaŭ ol la jarfino de 2016 per la eldonejo Mondial, kaj ĝi estos la 51-a libro en la serio Oriento-Okcidento de UEA.