Troy L Fullerton

Loĝas en Usono

Pri
Mi ekesperantiĝis en 1986, sed antaŭ proksimume kvar jaroj, mi komencis engaĝiĝi en la movado kaj studi ĝin pli serioze. Mi estas de Usono, origine de la nordaokcidenta parto de la ŝtato de Illinois. En 1997, mi translokiĝis al ŝtato de Oklahoma kun mia familio. Mi estas 53-jara, instruisto de la hispana lingvo kaj tradukanto, kaj mi estas edziĝinto jam de 30 jaroj. Mi estas aktiva en mia eklezio (Apostola Pentekosta) kaj mi estas laika predikisto. Mia ret-adreso estas troylfullerton@gmail.com. Per Yahoo Mesaĝilo, oni povas kontaktiĝi kun mi je la nomo northdude7. Per Skajp (Skype), mi estas troyfullerton.
3 Lingvoj
Esperanto, Angla, Hispana
Loko

Usono

Lando

Pauls Valley, Oklahoma

Urbo

Registriĝi

Via retpostadreso estas tute privata, kaj ĉiam estos.

Ensaluti

Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

Pri la projekto

Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn trovi aliajn Esperantistojn en la mondo, kaj montri ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.

Ĉiu uzanto havas sian propran profilon, en kiu li povas skribi pri si mem, kaj aldoni ligilojn al siaj aliaj kontoj.

Alklaku landon por vidi kiuj Esperantistoj loĝas tie. Alklaku uzanton por vidi lian profilon kaj eklerni pli pri li.

Se vi havas komentojn aŭ ideojn, bonvolu sciigi min.

Lastatempaj Ĝisdatigoj

Ni ĵus lanĉis iujn ĝisdatigojn. Legu sube por pliaj informoj.
2018.03.19
Ĉu vi ofte legas kaj tradukas Esperantan tekston? Nun vi povas uzi la legilon, kiu ŝparos tempon, kiam vi bezonas trovi ofte vortajn difinojn. Kontrolu ĝin ĉi tie.
2016.10.14
Oni nun povas serĉi per urbo-nomo kaj oni ankaŭ povas alklaki flagojn sur la mapo por montri la uzantojn, kiuj loĝas en tiu loko.
2016.09.22
La sistemo nun hazarde elektos novan Esperantiston ĉiutage, kaj reklamos la profilon de la uzanto. La nova 'Esperantisto de la Tago' funkcio helpos montri plu ke Esperantujo enhavas multajn interesajn kaj diversajn homojn.
2016.09.12
La mondmapo finfine havas mesaĝilon! Vi povas sendi kaj ricevi mesaĝojn al/de aliaj uzantoj. Bonvolu uzi ĉi tiun funkcion respondece.
2016.07.16
Nun eblas trovi aliajn Esperantistojn laŭnome. Simple enigu nomon de homo en la serĉilo sube la mondmapo.
2016.07.12
Profilbildoj nun ne plu estos streĉitaj. Se vi havas malnovan streĉitan profilbildon, bonvolu alŝuti ĝin denove.
2016.07.10
Katalunio kaj Singapuro mankis el la listo de landoj. Ambaŭ nun estas haveblaj.
2016.07.02
Urboj! Vi nun povas enigi vian urbon aŭ lokon, kaj ĝin montriĝos sur la ĉefa mondmapo. Baldaŭ, eblos por vi trovi homojn, kiuj estas proksime al vi.
2016.07.01
Saluton Telegram, Duolingo, Instagram, Google+ kaj Reddit. Vi nun povas aldoni ligilojn al ĉi tiuj servoj en via profilo.