SO Gilsu

Loĝas en Sud-Koreio

Pri
D-ro SO Gilsu (1944) Li doktoriĝis en 1979 kaj ekde tiu jaro estis profesoro pri ekonomiko en la Universitato Sokyong en Seulo, kaj emeritiĝis en 2009. Li estis vicprezidanto de la Korea Asocio pri Ekonomia Historio kaj direktoro de la Instituto pri la Historio de Koguri. Li verkis 30 librojn kaj 100 tezojn pri ekonomia historio kaj orientazia historio. Korea Ministerio de Komerco, Industrio kaj Energio aljuĝis al D-ro SO Gilsu la unuan premion merita por hidrogena industrio okraze de ‘1-a Tago de Hidrogeno’(2022.11.01.). Li esperantistiĝis en 1966, kaj aktivis kiel sekciestro de ILEI en Koreio kaj vicprezidanto de Korea E-Asocio. En UEA li membriĝis en 1971 kaj estis komitatano kaj estrarano pri la azia agado kaj pri faka kaj scienca aplikado 1989-1995. Kiel estrarano li redaktis la bultenon ‘Esperanto en Azio’ 1990-1995 kaj fondis la Komisionon pri Azia E-Movado en 1994. Ekde 2016 honora membro de UEA. Li prelegis en la Internaciaj Kongresaj Universitatoj en Varno (1978), Braziljo (1981), Budapeŝto (1983), Varsovio (1987), Seulo (1994), kaj Nitra(2016). Krome, en la 97-a UK en Seulo li estis rektoro de IKU. So aŭtoris la lernolibrojn Kursolibro de Esperanto (7-a eld. 1982) kaj Praktiko de Esperanto (1976, 2-a eld. 1981). Li instruis E-on en pluraj koreaj universitatoj, en la Nord-Amerika Somera Kursaro en San-Francisko kaj en Aŭstralio. Li partoprenis en “La arto labori kune : festlibro por Humphrey Tonkin”, 2010. Kaj “En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins”, 2018.
5 Lingvoj
Esperanto, korea, angla, japana, ĉina
Loko

Sud-Koreio

Lando

Seulo

Urbo

Registriĝi

Via retpostadreso estas tute privata, kaj ĉiam estos.

Ensaluti

Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

Pri la projekto

Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn trovi aliajn Esperantistojn en la mondo, kaj montri ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.

Ĉiu uzanto havas sian propran profilon, en kiu oni povas skribi pri si mem, kaj aldoni ligilojn al aliaj retaj kontoj.

Alklaku landon por vidi tiujn Esperantistojn, kiuj loĝas tie. Alklaku uzanton por vidi la profilon kaj eklerni pli pri la homo.

Se vi havas komentojn aŭ ideojn, bonvolu sciigi min.

Lastatempaj Ĝisdatigoj

Ni ĵus lanĉis iujn ĝisdatigojn. Legu sube por pliaj informoj.
2019.04.28
Pro ke Google+ ne plu ekzistas, ĉiuj Google+ ligiloj nun estas forigitaj. Sed jen la bona novaĵo: fine oni povas aldoni siajn proprajn ligilojn en sia profilo. Ĝuu!
2018.03.19
Ĉu vi ofte legas kaj tradukas Esperantan tekston? Nun vi povas uzi la legilon, kiu ŝparos tempon, kiam vi bezonas trovi ofte vortajn difinojn. Kontrolu ĝin ĉi tie.
2016.10.14
Oni nun povas serĉi per urbo-nomo kaj oni ankaŭ povas alklaki flagojn sur la mapo por montri la uzantojn, kiuj loĝas en tiu loko.
2016.09.22
La sistemo nun hazarde elektos novan Esperantiston ĉiutage, kaj reklamos la profilon de la uzanto. La nova 'Esperantisto de la Tago' funkcio helpos montri plu ke Esperantujo enhavas multajn interesajn kaj diversajn homojn.
2016.09.12
La mondmapo finfine havas mesaĝilon! Vi povas sendi kaj ricevi mesaĝojn al/de aliaj uzantoj. Bonvolu uzi ĉi tiun funkcion respondece.
2016.07.16
Nun eblas trovi aliajn Esperantistojn laŭnome. Simple enigu nomon de homo en la serĉilo sube la mondmapo.
2016.07.12
Profilbildoj nun ne plu estos streĉitaj. Se vi havas malnovan streĉitan profilbildon, bonvolu alŝuti ĝin denove.
2016.07.10
Katalunio kaj Singapuro mankis el la listo de landoj. Ambaŭ nun estas haveblaj.
2016.07.02
Urboj! Vi nun povas enigi vian urbon aŭ lokon, kaj ĝin montriĝos sur la ĉefa mondmapo. Baldaŭ, eblos por vi trovi homojn, kiuj estas proksime al vi.
2016.07.01
Saluton Telegram, Duolingo, Instagram, Google+ kaj Reddit. Vi nun povas aldoni ligilojn al ĉi tiuj servoj en via profilo.