Aleks Aɴᴅʀᴇ

Loĝas en Francio

Pri
Mi estas kunlaborema Esperanto-aktivulo je diversaj skaloj: – mi instruas Esperanton en loka mezlernejo (kadre de klubo kaj de devigaj lecionoj), kaj mi tie organizis dufoje provekzamenon abiturientan kadre de la agado «l’espéranto au bac!», kaj unu KER-ekzamen-sesio. – en Franc-lando mi partoprenis en la AMO-seminarioj 15 kaj 33 (en Greziljono), kaj mi estis la respondeculo de la Tvitero-konto @Lille2015 dum la 100-a Universala Kongreso. Ekde 2016 mi estas komitatano de Espéranto-France, kaj mi helpis al agnosko de la edukado-ministerio, ke Esperanto estu instruata en lernejoj, kie la estro pretas tion proponi (vidu @EsperantoBac ĉe Twitter kaj Facebook) – mondskale mi estas Vikipedio- kaj Twitter-aktivulo. Dum julio–aŭgusto 2016, mi volontulis en la Centra Oficejo de UEA kaj mi tie enpaĝigis la libron de la Internacia Kongresa Universitato, registris serion de YouTube-filmetoj «Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo» kaj ampleksigis Vikipedio-artikolojn pri Esperanto-gazetoj.
3 Lingvoj
Esperanto, Franca, Angla
Loko

Francio

Lando

Chaumont

Urbo

Registriĝi

Via retpostadreso estas tute privata, kaj ĉiam estos.

Ensaluti

Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

Pri la projekto

Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn trovi aliajn Esperantistojn en la mondo, kaj montri ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.

Ĉiu uzanto havas sian propran profilon, en kiu li povas skribi pri si mem, kaj aldoni ligilojn al siaj aliaj kontoj.

Alklaku landon por vidi kiuj Esperantistoj loĝas tie. Alklaku uzanton por vidi lian profilon kaj eklerni pli pri li.

Se vi havas komentojn aŭ ideojn, bonvolu sciigi min.

Lastatempaj Ĝisdatigoj

Ni ĵus lanĉis iujn ĝisdatigojn. Legu sube por pliaj informoj.
2016.10.14
Oni nun povas serĉi per urbo-nomo kaj oni ankaŭ povas alklaki flagojn sur la mapo por montri la uzantojn, kiuj loĝas en tiu loko.
2016.09.22
La sistemo nun hazarde elektos novan Esperantiston ĉiutage, kaj reklamos la profilon de la uzanto. La nova 'Esperantisto de la Tago' funkcio helpos montri plu ke Esperantujo enhavas multajn interesajn kaj diversajn homojn.
2016.09.12
La mondmapo finfine havas mesaĝilon! Vi povas sendi kaj ricevi mesaĝojn al/de aliaj uzantoj. Bonvolu uzi ĉi tiun funkcion respondece.
2016.07.16
Nun eblas trovi aliajn Esperantistojn laŭnome. Simple enigu nomon de homo en la serĉilo sube la mondmapo.
2016.07.12
Profilbildoj nun ne plu estos streĉitaj. Se vi havas malnovan streĉitan profilbildon, bonvolu alŝuti ĝin denove.
2016.07.10
Katalunio kaj Singapuro mankis el la listo de landoj. Ambaŭ nun estas haveblaj.
2016.07.02
Urboj! Vi nun povas enigi vian urbon aŭ lokon, kaj ĝin montriĝos sur la ĉefa mondmapo. Baldaŭ, eblos por vi trovi homojn, kiuj estas proksime al vi.
2016.07.01
Saluton Telegram, Duolingo, Instagram, Google+ kaj Reddit. Vi nun povas aldoni ligilojn al ĉi tiuj servoj en via profilo.