Flávio Fonseca

Loĝas en Brazilo

Pri
Komponisto, muzikestro kaj muzika produktoro, lanĉis pli ol dek soloalbumoj (inter ili pluraj en Esperanto), partoprenis en pli ol kvindek aliaj (inter ili pluraj en Esperanto), faris dekojn da koncertoj en Brazilo kaj alilande (inkluzive en UK de Kubo, UK de Prago, KEF de Danio kaj Finnlando kaj aliaj esperantaj aranĝoj), verkas muzikon por teatro, dancspektakloj kaj filmoj. Premiita pro muzikaranĝo kaj komponado en Brazilo kaj alilande. Estras Grupon Takto, Grupon Tera kaj Nuntempan Orkestron Flávio Fonseca, krom koncertoj kaj registroj kun Filharmonia Orkestro de Braziljo kaj aliaj orkestroj. Li kreis kaj zorgas pri BrazilMuzika Klubo (https://brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo) kaj pri la retejo Brazila Kolekto (http://www.brazilakolekto.com), kiu arigas brazilajn kantojn en Esperanto. Krom la muzika agado, Flávio tradukis esperanten la porjunulan libron Valo de l' Nebulo, de Roque Jacintho (Eldonejo Lorenz), verkis artikolojn por diversaj magazinoj (portugallingvaj kaj esperantaj), kaj ankaŭ laboras kiel psikoterapiisto.
3 Lingvoj
Esperanto, Português, English
Loko

Brazilo

Lando

Braziljo

Urbo

Registriĝi

Via retpostadreso estas tute privata, kaj ĉiam estos.

Ensaluti

Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

Pri la projekto

Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn trovi aliajn Esperantistojn en la mondo, kaj montri ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.

Ĉiu uzanto havas sian propran profilon, en kiu oni povas skribi pri si mem, kaj aldoni ligilojn al aliaj retaj kontoj.

Alklaku landon por vidi tiujn Esperantistojn, kiuj loĝas tie. Alklaku uzanton por vidi la profilon kaj eklerni pli pri la homo.

Se vi havas komentojn aŭ ideojn, bonvolu sciigi min.

Lastatempaj Ĝisdatigoj

Ni ĵus lanĉis iujn ĝisdatigojn. Legu sube por pliaj informoj.
2019.04.28
Pro ke Google+ ne plu ekzistas, ĉiuj Google+ ligiloj nun estas forigitaj. Sed jen la bona novaĵo: fine oni povas aldoni siajn proprajn ligilojn en sia profilo. Ĝuu!
2018.03.19
Ĉu vi ofte legas kaj tradukas Esperantan tekston? Nun vi povas uzi la legilon, kiu ŝparos tempon, kiam vi bezonas trovi ofte vortajn difinojn. Kontrolu ĝin ĉi tie.
2016.10.14
Oni nun povas serĉi per urbo-nomo kaj oni ankaŭ povas alklaki flagojn sur la mapo por montri la uzantojn, kiuj loĝas en tiu loko.
2016.09.22
La sistemo nun hazarde elektos novan Esperantiston ĉiutage, kaj reklamos la profilon de la uzanto. La nova 'Esperantisto de la Tago' funkcio helpos montri plu ke Esperantujo enhavas multajn interesajn kaj diversajn homojn.
2016.09.12
La mondmapo finfine havas mesaĝilon! Vi povas sendi kaj ricevi mesaĝojn al/de aliaj uzantoj. Bonvolu uzi ĉi tiun funkcion respondece.
2016.07.16
Nun eblas trovi aliajn Esperantistojn laŭnome. Simple enigu nomon de homo en la serĉilo sube la mondmapo.
2016.07.12
Profilbildoj nun ne plu estos streĉitaj. Se vi havas malnovan streĉitan profilbildon, bonvolu alŝuti ĝin denove.
2016.07.10
Katalunio kaj Singapuro mankis el la listo de landoj. Ambaŭ nun estas haveblaj.
2016.07.02
Urboj! Vi nun povas enigi vian urbon aŭ lokon, kaj ĝin montriĝos sur la ĉefa mondmapo. Baldaŭ, eblos por vi trovi homojn, kiuj estas proksime al vi.
2016.07.01
Saluton Telegram, Duolingo, Instagram, Google+ kaj Reddit. Vi nun povas aldoni ligilojn al ĉi tiuj servoj en via profilo.