Rebeka Krause

Loĝas en Usono

Pri
Mi estas malkapablulino, kiu eklernis Esperanton en 2011. Mi verkas poezion sub la plumnomo Catherine B. Krause (https://catherinebkrause.com/eo ) kaj kontribuis tradukojn al Beletra Almanako 30 kaj 31. Krome mi havas blogon ĉe Áya Dan (ayadan.moosader.com), kie mi blogas pri planlingvoj kaj socia justeco. Ĉi tie mi loĝas kun mia koramikino Alice, lerneja aŭtobus-kondukisto, kiu ankoraŭ malmulte parolas Esperanton, ŝia ekskoramiko, ankaŭ lerneja aŭtobus-kondukisto, kiu neniel parolas ĝin, kaj niaj tri katoj, kiuj kiel mi estas senlaboraj kaj ĉiuj konas la vorton "miaŭ," sed malmulte plu. Mi estas pluramema; en la bildo mi staras en la centro, Alice staras ĉe mia dekstro kaj nia koramikino Ann staras ĉe mia maldekstro.
8 Lingvoj
La angla (denaske), Esperanto (pli-malpli flue), kaj subflue Interlingvao, la hispana, la hebrea, la klingona, Latino, kaj Tokipono.
Loko

Usono

Lando

Niagara Falls, NY

Urbo

Registriĝi

Via retpostadreso estas tute privata, kaj ĉiam estos.

Ensaluti

Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

Pri la projekto

Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn trovi aliajn Esperantistojn en la mondo, kaj montri ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.

Ĉiu uzanto havas sian propran profilon, en kiu li povas skribi pri si mem, kaj aldoni ligilojn al siaj aliaj kontoj.

Alklaku landon por vidi kiuj Esperantistoj loĝas tie. Alklaku uzanton por vidi lian profilon kaj eklerni pli pri li.

Se vi havas komentojn aŭ ideojn, bonvolu sciigi min.

Lastatempaj Ĝisdatigoj

Ni ĵus lanĉis iujn ĝisdatigojn. Legu sube por pliaj informoj.
2018.03.19
Ĉu vi ofte legas kaj tradukas Esperantan tekston? Nun vi povas uzi la legilon, kiu ŝparos tempon, kiam vi bezonas trovi ofte vortajn difinojn. Kontrolu ĝin ĉi tie.
2016.10.14
Oni nun povas serĉi per urbo-nomo kaj oni ankaŭ povas alklaki flagojn sur la mapo por montri la uzantojn, kiuj loĝas en tiu loko.
2016.09.22
La sistemo nun hazarde elektos novan Esperantiston ĉiutage, kaj reklamos la profilon de la uzanto. La nova 'Esperantisto de la Tago' funkcio helpos montri plu ke Esperantujo enhavas multajn interesajn kaj diversajn homojn.
2016.09.12
La mondmapo finfine havas mesaĝilon! Vi povas sendi kaj ricevi mesaĝojn al/de aliaj uzantoj. Bonvolu uzi ĉi tiun funkcion respondece.
2016.07.16
Nun eblas trovi aliajn Esperantistojn laŭnome. Simple enigu nomon de homo en la serĉilo sube la mondmapo.
2016.07.12
Profilbildoj nun ne plu estos streĉitaj. Se vi havas malnovan streĉitan profilbildon, bonvolu alŝuti ĝin denove.
2016.07.10
Katalunio kaj Singapuro mankis el la listo de landoj. Ambaŭ nun estas haveblaj.
2016.07.02
Urboj! Vi nun povas enigi vian urbon aŭ lokon, kaj ĝin montriĝos sur la ĉefa mondmapo. Baldaŭ, eblos por vi trovi homojn, kiuj estas proksime al vi.
2016.07.01
Saluton Telegram, Duolingo, Instagram, Google+ kaj Reddit. Vi nun povas aldoni ligilojn al ĉi tiuj servoj en via profilo.