Mi komencis lerni Esperanton la 9an de aprilo 2010. Mi estas pacema kaj pozitiva viro. Mi ne estas modulo, sed ŝatas muzikon de la 1960aj jaroj kaj vojaĝojn. Al mi plaĉas kuiri kaj manĝi, sed mi pli prefere manĝas por vivi ol vivi por manĝi. Mi trovas kantadon ĝuebla sed ne scias danci. Mi ŝatas fruajn matenojn kaj la odoron de roso kaj malseka tero, kiu estas specifa odoro malofte sentebla vespere. Mi havas ĝis nun nur du fortajn pasiojn. Mi kantas en ĥoro kaj ludas gitaron kaj pianon. Mi ofte malintensigas dolorojn kantante (eble je ĉagreno de miaj ĉirkaŭuloj, sed en tio mi fajfas). Min ankaŭ fascinas lingvoj. Mi ŝatas tipografion, rimojn kaj poezion, pensante ke la lingvo estas mirinda kruda materialo por ĉiuj specoj de artaj manifestiĝoj. Mi havas tiom da facilaj sentoj al tempo kaj mono kiam la afero temas pri aventuroj, kiom mi havas da doloraj sentoj al la sama mono kiam la afero temas pri aĵoj. Sanatorian semajnon en Litovio? Jes, dankon! Ĉiusemajne novajn ŝuojn? Dankon, ne! Ĉu troviĝas ĉi tie iu, kiu volus kun mi kuiri, vojaĝi laŭ la Transsiberia fervojo aŭ nur kunfaldi litotukojn? Mallonge dirite, iu, kun kiu mi povus fari tiajn aferojn kiuj estas malfacile fareblaj kiam oni estas sola? Skribu al mi, kaj mi respondos!