Mi unue lernis Esperanton en 1983. Mi legis artikolon pri Esperanto en gazeto ĉe mia loka biblioteko kie mi naskiĝis (Kingsport, Tenesio) kaj serĉis librojn pri Esperanto en la biblioteko. Mi trovis la libron “Teach Yourself Esperanto” de J.C. Wells, kaj memlernis Esperanton. En la libro estis la adreso de la Esperanto Ligo de NordAmeriko, do mi aliĝis. Ili ofertis al mi stipendion ĉeesti konkurson ĉe SanFranciska Ŝtata Universitato dum 3 semajnoj en la somero de 1984, do mi iris tien kaj studis plu. Tie, mi renkontis J.C. Wells kaj Duncan Charters. Post la konkurso, mi iris al la NordAmerika Kongreso en Portlando, kaj poste al la 69-a Universala Kongreso en Vankuvero. Do dum 5 semajnoj, mi parolis nur Esperanton. Mi renkontis Esperantistojn el multaj landoj tie, kiuj ne parolis la anglan. Post tiam, mi vere pensis Esperante. Kiam mi revenis hejmen, mi verkis “Antaŭjuĝo kaj Angoro”.
Unu el tiuj Esperantistoj, kiujn mi renkontis, loĝis en Ĉikago, do, ĉar mi deziris translokiĝi al granda urbo, mi decidis translokiĝi al Ĉikago en 1985. Mi finis la bakalaŭron (Rusa Lingvo) ĉe la Universitato de Ilinojso en Ĉikago en 1986. En tiu jaro, mi translokiĝis al suburbo, Roselle, kaj tie ankoraŭ loĝas. Mi partoprenis en la Ĉikaga Societo kiam mi loĝis en Ĉikago, sed dum longa tempo ne partoprenis. Mi nun revenas al la Societo post grandega ŝanĝo en mia vivo, la morto de mia edzo, en 2020.
En 2011, mi atingis magistrecon (instruado de la angla kiel dua lingvo). Mi laboras kiel projektestro kaj havas 3 gefilojn, filon Daniel kiu estas en la Armeo en Teksaso, kaj 2 filinojn, Diana kaj Roxana, kiuj loĝas en Ilinojso (Prospect Heights kaj Quincy).