Mi naskiĝis en la kimria urbeto Llanddewi Brefi, origine nomita Llywelyn. Post multaj jaroj de deviga lernado de la ne-tre-utila kimra lingvo, mi decidis propravole lerni unu eĉ pli neutilan, do mi esperantiĝis. Esperanto kreis por mi multajn aventurojn, kaj kreis ankaŭ mensan ĥaoson, dum kiu mi ŝanĝis mian nomon kaj vojaĝis en veturdomo ĝis la alveno en Kazaĥio, kie la veturdomo paneis. Ne havante sufiĉan monon por ripari ĝin, mi abandonis ĝin kaj vojaĝis per multaj aŭtobusoj, petante monon aŭ laboretante por gajni iom, ĉiam esperante ke mi trovos bonkoran esperantiston kiu helpos min, sed neniam renkontante iun. Finfine mi revenis al Kimrio, kie mi celis gajni laboron sed trovis ke multaj dezirindaj postenoj necesigas scipovon de la kimra, kiun mi estis preskaŭ tute forgesinta dum miaj vojaĝoj. Do finfine mi akceptis laboron en laktofarmo en Ceredigion, loĝante en dometo kun ekstera necesejo, kaj celante lerni sufiĉe de la kimra por povi dungiĝi en la apuda urbodomo, kiun mi finfine faris. Nun mi laboras kiel turisma informisto. Miaj dungistoj permesas ke mi portu verdan stelon, esperante ke iam iu vizitanto petos informojn en Esperanto, sed ĝis nun tio nur unufoje okazis, kaj en tiu okazo temis pri freneza esperantistino kiu volis aĉeti nian oficejon.