Janjo Pacejo

Loĝas en Usono

Pri
Saluton, mondo! Mi nomiĝas Janjo. Mi loĝas en Bostono, urbo en nordorienta Usono. Mi kaj mia edzo ambaŭ parolas Esperanton. Mi foje diras, ke mi translokiĝis al Esperantujo je la 28 de majo 2015 kiam la Esperanta kurso ĉe Duolingo komenciĝis kaj mi serioze ekkomencis lerni la lingvon. Mi partoprenas lokan grupon, Bostona Regiona kaj Urbega Esperanto-Grupo. Ni havas kunvenon ĉiumonate en Bostono. Jen nia nova retejo: http://bostonesperanto.org Mi ĉeestis/partoprenis kelkajn eventojn: -Nord-Amerika Somera Kursaro en Norda Karolino, Usono (2016) -Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto en Novjorko, Usono (2015, 2016) -Paralela Universo en Bostono, Usono (2016) -Renkontiĝoj kun mia loka grupo en Bostono (2015-nun) Pri la laboro... Mi estas monpruntedona administristo ĉe neprofitcelo kiun provizas financan asistadon al neprofitceloj en la regiono. Pri la libertempo... Mi ŝatas promeni tra la urbo kaj arbaro, kuiri veganajn manĝaĵojn kaj dolĉaĵojn, ludi tabulludojn, ludi gitaron, desegni bildojn, ktp. Mi ofte pepas ĉe Tvitero (Twitter), do vi povas sekvi min se vi volas!
2 Lingvoj
Esperanto, la angla
Loko

Usono

Lando

Boston

Urbo

Registriĝi

Via retpostadreso estas tute privata, kaj ĉiam estos.

Ensaluti

Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

Pri la projekto

Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn trovi aliajn Esperantistojn en la mondo, kaj montri ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.

Ĉiu uzanto havas sian propran profilon, en kiu li povas skribi pri si mem, kaj aldoni ligilojn al siaj aliaj kontoj.

Alklaku landon por vidi kiuj Esperantistoj loĝas tie. Alklaku uzanton por vidi lian profilon kaj eklerni pli pri li.

Se vi havas komentojn aŭ ideojn, bonvolu sciigi min.

Lastatempaj Ĝisdatigoj

Ni ĵus lanĉis iujn ĝisdatigojn. Legu sube por pliaj informoj.
2016.10.14
Oni nun povas serĉi per urbo-nomo kaj oni ankaŭ povas alklaki flagojn sur la mapo por montri la uzantojn, kiuj loĝas en tiu loko.
2016.09.22
La sistemo nun hazarde elektos novan Esperantiston ĉiutage, kaj reklamos la profilon de la uzanto. La nova 'Esperantisto de la Tago' funkcio helpos montri plu ke Esperantujo enhavas multajn interesajn kaj diversajn homojn.
2016.09.12
La mondmapo finfine havas mesaĝilon! Vi povas sendi kaj ricevi mesaĝojn al/de aliaj uzantoj. Bonvolu uzi ĉi tiun funkcion respondece.
2016.07.16
Nun eblas trovi aliajn Esperantistojn laŭnome. Simple enigu nomon de homo en la serĉilo sube la mondmapo.
2016.07.12
Profilbildoj nun ne plu estos streĉitaj. Se vi havas malnovan streĉitan profilbildon, bonvolu alŝuti ĝin denove.
2016.07.10
Katalunio kaj Singapuro mankis el la listo de landoj. Ambaŭ nun estas haveblaj.
2016.07.02
Urboj! Vi nun povas enigi vian urbon aŭ lokon, kaj ĝin montriĝos sur la ĉefa mondmapo. Baldaŭ, eblos por vi trovi homojn, kiuj estas proksime al vi.
2016.07.01
Saluton Telegram, Duolingo, Instagram, Google+ kaj Reddit. Vi nun povas aldoni ligilojn al ĉi tiuj servoj en via profilo.