Gabriele Kiral

Loĝas en Germanio

Pri
Pro scivolo mi malkovris Esperanton meze de la jaro 2021. Intertempe mi enamiĝis al tiu ĉi lingvo pro ĝia neŭtraleco, kaj mi ege ĝuas uzi ĝin - ĉu skribe aŭ buŝe. Mi estas kuracisto, kiu naskiĝis kaj parte kreskis en Sud-Afriko, post kiam miaj gepatroj transloĝiĝis tien el Germanujo. La plejparto de miaj gefratoj inkluzive mi havas aŭ havis internaciajn partnerojn. Miaj du plenkreskaj filinoj intertempe loĝas en Kanado kaj Aŭstralio kaj tiel sekvas la tradicion de mia familio. Krom pri mia profesia fako mi interesiĝas pri diversaj temoj, inter ili astronomio, psikologio, klasika muziko, kudrado, politiko, socio kaj kulturoj, kaj precipe lingvoj. Pro mia ĝojo kaj entuziasmo pri Esperanto kaj por antaŭenigi la disvastigon de la lingvo mi ĵus komencis instrui ĝin, esperante ke tiel mi povas infekti multe da homoj pri la ideo de plifaciligita internacia interkompreno kaj interkonatiĝo pere de Esperanto. 😉
4 Lingvoj
Esperanto, la germana, la angla, iomete la franca
Loko

Germanio

Lando

Hanovro

Urbo

Registriĝi

Via retpostadreso estas tute privata, kaj ĉiam estos.

Ensaluti

Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

Pri la projekto

Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn trovi aliajn Esperantistojn en la mondo, kaj montri ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.

Ĉiu uzanto havas sian propran profilon, en kiu oni povas skribi pri si mem, kaj aldoni ligilojn al aliaj retaj kontoj.

Alklaku landon por vidi tiujn Esperantistojn, kiuj loĝas tie. Alklaku uzanton por vidi la profilon kaj eklerni pli pri la homo.

Se vi havas komentojn aŭ ideojn, bonvolu sciigi min.

Lastatempaj Ĝisdatigoj

Ni ĵus lanĉis iujn ĝisdatigojn. Legu sube por pliaj informoj.
2019.04.28
Pro ke Google+ ne plu ekzistas, ĉiuj Google+ ligiloj nun estas forigitaj. Sed jen la bona novaĵo: fine oni povas aldoni siajn proprajn ligilojn en sia profilo. Ĝuu!
2018.03.19
Ĉu vi ofte legas kaj tradukas Esperantan tekston? Nun vi povas uzi la legilon, kiu ŝparos tempon, kiam vi bezonas trovi ofte vortajn difinojn. Kontrolu ĝin ĉi tie.
2016.10.14
Oni nun povas serĉi per urbo-nomo kaj oni ankaŭ povas alklaki flagojn sur la mapo por montri la uzantojn, kiuj loĝas en tiu loko.
2016.09.22
La sistemo nun hazarde elektos novan Esperantiston ĉiutage, kaj reklamos la profilon de la uzanto. La nova 'Esperantisto de la Tago' funkcio helpos montri plu ke Esperantujo enhavas multajn interesajn kaj diversajn homojn.
2016.09.12
La mondmapo finfine havas mesaĝilon! Vi povas sendi kaj ricevi mesaĝojn al/de aliaj uzantoj. Bonvolu uzi ĉi tiun funkcion respondece.
2016.07.16
Nun eblas trovi aliajn Esperantistojn laŭnome. Simple enigu nomon de homo en la serĉilo sube la mondmapo.
2016.07.12
Profilbildoj nun ne plu estos streĉitaj. Se vi havas malnovan streĉitan profilbildon, bonvolu alŝuti ĝin denove.
2016.07.10
Katalunio kaj Singapuro mankis el la listo de landoj. Ambaŭ nun estas haveblaj.
2016.07.02
Urboj! Vi nun povas enigi vian urbon aŭ lokon, kaj ĝin montriĝos sur la ĉefa mondmapo. Baldaŭ, eblos por vi trovi homojn, kiuj estas proksime al vi.
2016.07.01
Saluton Telegram, Duolingo, Instagram, Google+ kaj Reddit. Vi nun povas aldoni ligilojn al ĉi tiuj servoj en via profilo.