Pri la projekto
Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn trovi aliajn
Esperantistojn en la mondo, kaj montri ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.
Ĉiu uzanto havas sian propran profilon, en kiu oni povas skribi pri si mem,
kaj aldoni ligilojn al aliaj retaj kontoj.
Alklaku landon por vidi tiujn Esperantistojn, kiuj loĝas tie. Alklaku uzanton por
vidi la profilon kaj eklerni pli pri la homo.
Se vi havas komentojn aŭ ideojn, bonvolu
sciigi min.
Lastatempaj Ĝisdatigoj
Ni ĵus lanĉis iujn ĝisdatigojn. Legu sube por pliaj informoj.
2019.04.28
Pro ke Google+ ne plu ekzistas, ĉiuj Google+ ligiloj nun estas forigitaj. Sed jen la bona novaĵo: fine
oni povas aldoni siajn proprajn ligilojn en sia profilo. Ĝuu!
2018.03.19
Ĉu vi ofte legas kaj tradukas Esperantan tekston? Nun vi povas uzi la
legilon, kiu ŝparos
tempon, kiam vi bezonas trovi ofte vortajn difinojn. Kontrolu ĝin
ĉi tie.
2016.10.14
Oni nun povas serĉi per urbo-nomo kaj oni ankaŭ povas alklaki flagojn sur la
mapo por montri la uzantojn, kiuj loĝas en tiu loko.
2016.09.22
La sistemo nun hazarde elektos novan Esperantiston ĉiutage, kaj reklamos la
profilon de la uzanto. La nova 'Esperantisto de la Tago' funkcio helpos
montri plu ke Esperantujo enhavas multajn interesajn kaj diversajn homojn.
2016.09.12
La mondmapo finfine havas mesaĝilon! Vi povas sendi kaj ricevi
mesaĝojn al/de aliaj uzantoj. Bonvolu uzi ĉi tiun funkcion respondece.
2016.07.16
Nun eblas trovi aliajn Esperantistojn laŭnome.
Simple enigu nomon de homo en la serĉilo sube la mondmapo.
2016.07.12
Profilbildoj nun ne plu estos streĉitaj. Se vi havas malnovan
streĉitan profilbildon, bonvolu alŝuti ĝin denove.
2016.07.10
Katalunio kaj Singapuro mankis el la listo de landoj. Ambaŭ nun estas haveblaj.
2016.07.02
Urboj! Vi nun povas enigi vian urbon aŭ lokon, kaj ĝin
montriĝos sur la ĉefa mondmapo. Baldaŭ, eblos por vi trovi homojn,
kiuj estas proksime al vi.
2016.07.01
Saluton Telegram, Duolingo, Instagram, Google+ kaj Reddit.
Vi nun povas aldoni ligilojn al ĉi tiuj servoj en via profilo.