Saluton! Mi nomiĝas Adamo kaj loĝas en Krakovo, iama ĉefurbo de Pollando. Mi membriĝas en Krakova Societo ESPERANTO http://www.kse.cba.pl/
Por mi gravas ŝatokupoj kaj pasioj. Mi ŝatas naturon, antaŭ ĉio montaron, faŭnon (precipe birdojn) kaj flaŭron kaj aktivan ripozadon (marŝadon, vagadon, bicikladon, skiadon ktp). Kiam tempo kaj aliaj kondiĉoj permesas kun granda plezuro mi vojaĝas, fotumas kaj ĝuas tempon kune kun homoj el diversaj landoj. Foje mi organizas ekskursojn kunlabore kun natursciencistoj apud rivero, lago, en arbaro aŭ vagante tra montaro. Alia mia ŝatokupo estas lernado de lingvoj por efike komuniki, ĝui verkojn en la lingvojn kaj esplori lokajn temojn dum miaj vojaĝoj.
Sufiĉas, ĉu ne?
==============================================================
Bone, se vi volas legi plu jen ankoraŭ kelkaj vortoj pri mi.
Mi estas membro de PEA kaj UEA. Foje mi kontribuas verkante tekstojn por E-gazetoj aŭ kunorganizante aranĝojn ekzemple Esperantajn Tagojn de Krakovo. Vi povas aŭskulti jenan radioelsendon: https://tiny.pl/wxhbh pri la evento, kiu okazis en 2022 jaro kaj rigardi fotojn faritajn tiam https://tiny.pl/93134 (post malfermo de la reta fotoalbumo, por konvene rigardi la fotojn aŭtomate ŝanĝantajn unu al la alia, bv. klaki la bildeton "trianglo en rektanglo", kiu situas en la supra dekstra angulo). Vi povas spekti mallongajn filmojn pri krakova esperantistaro kaj pri E-Tagoj, kiuj okazis en 2000j. klikante ligilojn, kiuj troviĝas en la flanka panelo maldekstre de la ekrano. Bonvolu pripensu partoprenon venontfoje. Ni anoncas ĝin en la retejo eventaservo.org
Mi ŝatus plibonigi mian lingvonivelon kaj se tempo permesos lerni ankoraŭ kelkajn aliajn lingvojn. De tempo al tempo mi partoprenas diversajn renkontiĝojn, kongresojn aŭ konferencojn pri lingvoj aŭ pri naturo. Ĉu vi ankaŭ interesiĝas pri tio kaj volas kune partopreni?
Laŭ profesio mi estas informadikisto kaj nun laboras por vojaĝindustrio (aviadkompanioj, hoteloj ktp.) kio estas interesa miaopinie. Tamen, simile kiel pri aliaj fakoj, de tempo al tempo tio postulas paŭzon. Tial fojfoje mi ŝatas okupiĝi pri aferoj tute aliaj ol mia ĉiutaga laboro ĉar dank' al ŝatokupoj mi bone ripozas.
==============================================================
Se vi ankoraŭ ne enuiĝis legante...
Krom supre menciitaj mia ŝatokupo estas la fotografado. Mi provas foti la lumon, ne la objektojn dank'al kio la fotoj ŝajnas al mi pli interesaj.
Kun plezuro mi rigardis belajn naturajn optikajn fenomenojn : la nordaj lumoj, la halo-fenomeno (ekzemple kvin sunoj formantaj cirklon kaj samtempe krucon), la blankaj noktoj, la duobla ĉielarko (mi esperas ekvidi iam ankaŭ la trioblan per miaj propraj okuloj) kaj aliaj. Naturo estas mirinda, ĉu ne? Mi ŝatus iam ekvidi la spektron de Brocken en montaro, la fajrojn de Sankta Elmo, la verdan radion en la oceano, la optikajn miraĝojn kiel la 'Fata Morgana'. Interesas min ankaŭ la lumo venanta de la universo: el steloj, reflektigita de planedoj, de la Luno ktp.
Lastatempe mi provas foti ankaŭ abstraktajn aŭ eluzajn aferojn kiel atendado, hasto, trankvileco, amo, espero, (mal)juneco, patrineco, respondeco, laboremo, peno, (mal)ĝojo kaj aliaj. Tio ne estas facila sed stimulas imagopovon.
Plezure mi ĝuas la mondon uzante ĉiujn sencojn. Mi ŝatas la belajn kolorojn de floroj kaj arboj, precipe en printempo kaj aŭtuno. Plaĉas al mi kantado de birdoj en la arbaro, ĉe la rivero, lago aŭ en la montoj, kaj agrabla odoro de montpino.
Post longdistanca vagado dum varmega somera tago por mi la banado en refreŝiganta akvo de montara rivereto estas vera plezuro. Mi ŝatas tuŝon de sunradioj, kiuj, kune kun fizika ekzercado, aktivigas "la hormonojn de feliĉo" en la korpo dank' al kio mi sentas min bone. Ĉu vi spertas ion similan?
==============================================================
Vi ankoraŭ ne ekdormis legante ĉiujn tiujn detalojn? Daŭrigu je via propra risko :)
Mi ŝatas rigardi interesajn filmojn. Tamen, mi preferas aŭskulti radioelsendojn (provu tiujn ligilojn kiuj troviĝas maldekstre de mia profilo) kaj legi librojn ĉar tio instigas cerbumadon kaj estas bona oportuno por praktiki imagopovon ol kiam mi vidas ĉiujn bildojn pretaj tuj.
Mi ŝatas legi librojn, precipe beletron kaj fikcion, kiuj estis filmitaj, kaj kompari ilin kun ilia filmadapto. Malkovrado de la diferencoj inter la libro (origina versio de la verko) kaj la filmo estas tre interesa kaj foje amuza. Legado de beletro helpas disvolvi imagopovon, kiu gravas en mia laboro.
Esence mi interesiĝas pri ĉiuj ĝenroj sed miaj plej ŝatataj estas vojaĝrakontoj, psikologiaj romanoj, komedioj, krimromanoj kaj legendoj. Krom tio, kelkfoje mi legas librojn por esplori iun temon pli profunde. Ĝenerale mi ŝatas librojn kaj filmojn, kiuj havas interesan intrigon, tiajn, ke oni devas cerbumi por kompreni la situacion (ĉar ekzemple la agado estas komplika aŭ kaŝita en mistero, neprediktebla, tia ke la leganto aŭ la spektanto ne povas halti legante/rigardante ĝis la fino de la verko aŭ oni devas solvi iun enigmon). De tempo al tempo mi relegas kelkajn librojn, kiuj ekplaĉis al mi, ekzemple pro la mirindaj kaj amuzaj dialogoj (foje, legante ilin dum vojaĝo per trajno, subite mi ekridas laŭte, kio kaŭzas konsternon ĉe aliaj pasaĝeroj, kiuj ne scias pri la kaŭzo;-) Miaopinie gravas ankaŭ la filmmuziko ĉar ĝi kontrolas rapidecon de la agado kaj elvokas emociojn ĉe la spektanto. Plaĉas al mi verkoj interalie de Ennio Moricone kaj Vangelis.
Kaj ĉu vi ankaŭ ŝatas legi aŭ spekti interesajn verkojn? Kiujn vi povus rekomendi? Kia muziko plaĉas al vi?
==============================================================
Nu, jam fino. Mi ne volas fari prelegon pri mi kiel tiu priskribita sube. Tamen, se vi trovas ion interesan en mia profilo, kontaktu min. Mi volonte ekscios pri viaj ŝatokupoj.
"La prelego"
Pasas du horoj, pasas tri horoj, pasas kvar horoj. La preleganto parolas, parolas kaj parolas. En la salono multaj homoj jam dormas. Sed jen iu sinjorino diras al la preleganto:
- Mi petas pardonon, sinjoro preleganto, mi volas demandi vin.
- Jes, bonvolu!
- Mi volas vin demandi, sinjoro, ĉu tio, kion vi havas sur la mano, estas horloĝo aŭ kalendaro? :)