Doktoro pri pedagogio, instruisto ĉe la Universitato Kazimierz Wielki en Bydgoszcz (Pollando). Li interesiĝas pri interkultura kaj kompara pedagogioj. Kunordigas diskutliston „Międzyszkolnik” de Forumo de Junaj Pedagogoj ĉe Komitato de Pedagogiaj Sciencoj de la Pola Akademio de Sciencoj; prizorgas la Akademian Centron de Volontuloj ĉe la Universitato Kazimierz Wielki. Li estas volontulo en la internacia movado de doktoroj-klaŭnoj de Patch Adams; instruisto de Esperanto (dum ĉirkaŭ 20 jaroj li rektmetode instruadis i.a. dum aranĝoj en La Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj „Kastelo Grésillon” kaj Esperanto Renktonoj en Plouezec), preleganto, ĵurnalisto kaj tradukisto; partoprenanto de pluraj internaciaj iniciatoj pri edukado – i.a. en Brazilo, Ĉinio, Francio, Peruo, Rumanio kaj Vjetnamio. Elektitaj publikaĵoj: Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz 2011 – disponebla en Esperanto; Doktoro klaŭno! Terapio per rido, volontula movado kaj interkultura edukado. (originala titolo: Doktor klaun! Terapia śmiechem, wolontariat, edukacja międzykulturowa) Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków 2012; Eŭropa edukado – de multkultureco al interkultureco. (originala titolo: Edukacja europejska – od wielokulturowości ku międzykulturowości) Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków 2007, 2008, 2009; Interkultura edukado – gvidlibro. Nocioj, literaturo, adresoj. (originala titolo: Edukacja międzykulturowa – przewodnik. Pojęcia, literatura, adresy) Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków 2008, 2009; Interkultura edukado – kuntekstoj. De idento al inter-nacia lingvo. (originala titolo: Edukacja międzykulturowa – konteksty. Od tożsamości po język międzynarodowy) Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków 2011; La arto verki kaj prezenti lernejajn kontroltaskojn. (originala titolo – verkita kun Krzysztof Sawicki: Pisanie prac i sztuka ich prezentacji) Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków 2010; Rido en edukado. De lerneja ridkomunumo al interkultu-ra edukado. (originala titolo: Śmiech w edukacji. Od szkolnej wspólnoty śmiechu po edukację międzykulturową) Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków 2014; Sole kun Dio (traduko de la libro de Janusz Korczak en Esperanton, preparo de antaŭparolo kaj referencoj en dulingva versio): Sole kun Dio / A sós com Deus. Editora Comenius, Bragança Paulista 2007 – disponebla en Esperanto.
Liaj publikaĵoj legeblaj kaj senpage elŝuteblaj ĉe:
http://strefa.academia.edu/PrzemysławGrzybowski
http://researchgate.net/profile/Przemyslaw_Grzybowski2