Rukadeno Dávila (EA8EX)

Loĝas en Hispanio

Pri
Mi estas denaske el Tenerifo (Kanariaj Insuloj) sed mi loĝas en Madrido por laboro. Mi estas muzikisto (tenoro, violonisto kaj direktoro de orkestroj kaj korusoj) kaj radioamatoro (mian voksignon estas EA8EX). Mi ŝatas aŭtojn, motorciklojn, astronomion, historion, legadon, skribadon kaj gastronomion. Mia patro estis tre granda radioamatoro kaj esperantisto, Franzisko Jozefo Dávila Dorta. Forpasis antaŭtempe en 2004. Li estis fakdelegito de U.E.A. pri astronomio, amatora Esperanto-agado kaj radioamatorismo en nia urbo La Laguna (Tenerifo, Kanariaj Insuloj, Hispanio) kaj li estis kiu enprofundiĝis min en la mirinda Esperanta mondo.
4 Lingvoj
Esperanto, Hispana, Angla, Itala
Loko

Hispanio

Lando

Madrid

Urbo

Registriĝi

Via retpostadreso estas tute privata, kaj ĉiam estos.

Ensaluti

Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

Pri la projekto

Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn trovi aliajn Esperantistojn en la mondo, kaj montri ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.

Ĉiu uzanto havas sian propran profilon, en kiu li povas skribi pri si mem, kaj aldoni ligilojn al siaj aliaj kontoj.

Alklaku landon por vidi kiuj Esperantistoj loĝas tie. Alklaku uzanton por vidi lian profilon kaj eklerni pli pri li.

Se vi havas komentojn aŭ ideojn, bonvolu sciigi min.

Lastatempaj Ĝisdatigoj

Ni ĵus lanĉis iujn ĝisdatigojn. Legu sube por pliaj informoj.
2016.10.14
Oni nun povas serĉi per urbo-nomo kaj oni ankaŭ povas alklaki flagojn sur la mapo por montri la uzantojn, kiuj loĝas en tiu loko.
2016.09.22
La sistemo nun hazarde elektos novan Esperantiston ĉiutage, kaj reklamos la profilon de la uzanto. La nova 'Esperantisto de la Tago' funkcio helpos montri plu ke Esperantujo enhavas multajn interesajn kaj diversajn homojn.
2016.09.12
La mondmapo finfine havas mesaĝilon! Vi povas sendi kaj ricevi mesaĝojn al/de aliaj uzantoj. Bonvolu uzi ĉi tiun funkcion respondece.
2016.07.16
Nun eblas trovi aliajn Esperantistojn laŭnome. Simple enigu nomon de homo en la serĉilo sube la mondmapo.
2016.07.12
Profilbildoj nun ne plu estos streĉitaj. Se vi havas malnovan streĉitan profilbildon, bonvolu alŝuti ĝin denove.
2016.07.10
Katalunio kaj Singapuro mankis el la listo de landoj. Ambaŭ nun estas haveblaj.
2016.07.02
Urboj! Vi nun povas enigi vian urbon aŭ lokon, kaj ĝin montriĝos sur la ĉefa mondmapo. Baldaŭ, eblos por vi trovi homojn, kiuj estas proksime al vi.
2016.07.01
Saluton Telegram, Duolingo, Instagram, Google+ kaj Reddit. Vi nun povas aldoni ligilojn al ĉi tiuj servoj en via profilo.